La Ĉefa Diferenco Inter la Programa kaj la Natura Lingvo

La programa kaj la natura estas du malsamaj tipoj de lingvoj. Ili malsamas laŭ iliaj celoj. La natura lingvo estas por komunikado, kiel Esperanto. La programa lingvo estas por la funkcio de komputilo laŭ la volo de programisto, kiel Javaskripto.

Pro iliaj malsamaj celoj, la du tipoj havas malsamajn desegnojn. Specife, ili ĉefe uzas malsamajn gramatikajn modojn. Jen kvar ekzemploj de modoj uzante la verbo manĝi:

Deklara

La knabo manĝas.

Ordona

Manĝu!

Kondiĉa

Mi manĝus se mi malsatas.

Infinitiva

La knabo ne rajtas manĝi la panon.

La natura lingvo ĉefe uzas la deklaran modon. Ĉi tiu modo uziĝas por priskribi iojn en la mondo. Ekde la ĉefa celo de la natura lingvo estas komunikado pri la mondo, la deklara modo estas la plej efektiva. La aliaj modoj importas multe, kaj ankaŭ uziĝas, sed malpli ol la deklara.

Aliflanke, la programa lingvo sole uzas du. Jen ĝiaj ĉefaj modoj en Javaskripto:

Ordona

var x = “John Doe”;

Traduko: Igu var x esti John Doe.

Kondiĉa

if (hour < 18) {

  greeting = “Good day”;

} else {

  greeting = “Good evening”;

}

Traduko: Se horoj estas malpli ol 18, faru ĉi tion. Alie, faru tion.

Preskaŭ ĉio estas ordono. Programa lingvo skribiĝas por igi la komputilon fari ion. Do, la progamisto devas skribi agojn kiel ordonojn. La sola escepto estas la kondiĉa. Sed ankoraŭ, la kondiĉa nur specifas ian ordonon. La programa lingvo ne havas uzon por la deklara modo ĉar ne estas kialo por priskribi ion ajn en la programo.

Sume, la programa kaj la natura lingvo malsamiĝas ĉefe en siaj celoj. Pro ĉi tiuj celoj, la lingvoj havas unikajn desegnojn. La natura lingvo ĉefe uzas la deklara modo, dum la programa lingvo ĉefe uzas la ordona modo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s