de Ivy Kellerman Reed
Unu el la plej famaj grekaj filozofoj estis nomita Sokrato. Li estis malbela malalta persono, kun senhara kapo kaj dika korpo, sed malgraŭ tio li estis treege bona, nobla kaj saĝa. Li instruadis per interparolado kun la lernantoj. Kutime li komencis per demando pri io ajn, pri kio la aŭskultanto respondos. Fine, la lernanto grade komprenis ĉu liaj propraj opinioj pri la afero estas pravaj.
Ankoraŭ nun oni nomas tiun metodon de instruado per la interparolado “la Sokrata metodo.” Sokrato diradis tute sen timo ĉion, kion li pensis, eĉ pri la dioj kaj pri la nekredeblaj rakontoj pri la dioj. Se li ne estus tiel multe klariginta, eble li estus vivinta pli longan tempon. Sed multaj personoj malamis lin, precipe ĉar li donis novajn ideojn al la junuloj, kiuj sekve komencis pensi por si mem, anstataŭ fari tion kion faras ĉiu alia.
Tial oni akuzis Sokraton en la juĝejo, nomante lin pekanto kaj malbonfaranto, unue, ĉar li ne disdonas oferojn al la dioj, due, ĉar li enkondukas novajn diojn (ĉar li diris ke supernatura voĉo, kiu sendube estis lia nomo por la konscienco, parolis mallaŭte ĉe lia orelo), trie, ĉar li malbonigas la junularon de la urbo. Se li estus konfesinte la kulpon kaj petinte pardonon, tiam la juĝistoj eble estus punintaj lin per nura monpago.
Sed li fiere respondis ke efektive li multe plibonigas la junularon, kaj anstataŭ esti malutila, aŭ eĉ neutila, li treege utilas al la urbo. Li diris ke oni havas nenian rajton puni lin, sed ke, kaŭze de sia bonfarado al la urbo, li efektive meritas ĉiutagan manĝon senpagan. Tamen, tute ne kompreninte kiel prava Sokrato estas, la juĝistoj mortkondamnis lin. Oni devigis lin trinki la venenon. Iom poste, en la malliberejo, li trankvile adiaŭis siajn plorantajn amikojn, kaj akceptinte la venenan trinkaĵon, sentime ĝin trinkis.
Fi – Filo
Eble li estis Fifilosofo ?
ŜatoŜato
http://vortaro.net/#filozofo
ŜatoŜato