La Celoj de la Universala Esperanto-Asocio

La Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej grand esperanta organizo. Ĝi estis fondita en 1908 kaj havas ĉirkaŭ 4 mil membrojn. Ĝi ankaŭ havas ofialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

Laŭ ĝia Strategia Laborplano de UEA 2013-2017 (www.uea.org/strategio), la organizo havas kvin ĝeneralajn celojn.

  1. Baza informado

La organizo volas ke baza edukado ĉie inkluzivas la ĉefajn faktojn pri Esperanto, kaj pli da informoj pri Esperanto estas disponeblaj por lerni plue. Alivorte, ĝi volas ke Esperanto estas prezentita al ĉiun studenton, kaj ili havas la ilojn se ili volas kotinui lerni ĝin.

  1. Simpatiantoj

La UEA volas disvastigi la publikan konon de Esperanto. Ĝi pensas ke la plej bona metodo estas varbi publikajn homojn kiel ĵurnalistoj, politikistoj, ktp. Jene, la kono estas disvastigita pli rapide.

  1. Kunagantoj

Ĝi volas labori kun grupoj kiu jam ekzisti. Ĉi tiuj grupoj ne devas rilati al Esperanto, sed devas havi similajn politikajn celojn. La organizoj kunlaborus por la samaj kaŭzoj kaj disvastigus la Esperanton.

  1. Aktivuloj

La UEA volas unuigi kaj klarigi la voĉon de la esperantista publiko. Tiel, ĉiuj kunlaboras por krei positivan kaj koheran mesaĝon pri la movado.

  1. Edukado al tutmonda konscio

Ĝi volas eduki la tutan publikon pri tutmondaj temoj. Specife, la lingva kaj kultura diverseco, paco, justeco, kaj daŭripova evoluo.

Gravas rimarki ion pri la celoj de la UEA: estas du tipoj de celoj ĉi tie. La unua estas lingivistika, kaj la dua estas politika.

Lingvistike, la organizo volas disvastigi Esperanton per diversaj metodoj. Oni rimarkas ĉi tion en 1, 2, kaj pli-malpli en 3.

Sed politike, ĝi volas eduki ĉiujn pri politikaj aferoj ke gravas al sin. Tiel, la UEA ne rigardas Esperanton sole kiel lingvo, sed kiel parto de pli granda movado. En 3, la organizo sole volas labori kun grupoj kun similaj politikaj valoroj. En 4, ĝi volas farigi unu solan voĉon kiu reprezentas ĉiujn esperantistojn. Fine, 5 tute ne rilatas al Esperanto, sed al politika edukado.

Sekve, gravas rekoni ke la esperanta lingvo kaj la UEA estas du malsamaj aferoj. La lingvo estas ilo por komuniki kun homoj de ie ajn en la mondo. Aliflanke, la UEA estas organizo ke volas disvastigi Esperanton plue, sed ankaŭ havas politikajn celojn.

3 pensoj pri “La Celoj de la Universala Esperanto-Asocio

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s