de Clarence Bicknell
Je l’ vintromezo, kiam frost’ kaj ventoj batas
Senĉese per sieĝo,
Kaj la senviva ter’ por sunolum’ malsatas,
Aperas unu flor’, Galanto! ĝi kompatas,
L’ amiko de la neĝo.
Ĝis nun homsango pro batal’, pro maljusteco,
Kontraŭ al amoleĝo,
La teron ruĝigadas; tial, per blankeco
Ĝin benas la Galanto, floro da pureco,
Spegulo de la neĝo.
El la kovrilo sur la ter’, ĝi, senmakula,
La sola floro reĝo,
Leviĝas; kaj ekbrilas en l’ aer’ nebula
Sen flora laŭdo, sen honoro kortegula,
Venkinto de la neĝo.
Kaj ĝi, starante super tiu reĝkanapo,
Kvazaŭ per kora preĝo,
Rigardas; kaj humile al la naska drapo
Sin klinas, per la blanka riverenca kapo,
La ido de la neĝo.