Orientaj Memoraĵoj

de Kolonelo H. K. Gordon.

Estas bonegaj malsanulejoj, provizataj por ĉiuj, senpage.

La malliberejoj estas tiel komfortaj, ke la malriĉaj estas pli bone servataj kaj nutrataj ol hejme.

Pruntedono de mono per Hindaj bankistoj, nomitaj “Chetties,” estas grava profesio, sub protekto de Britaj juĝejoj: jarprocento estas preskaŭ neniam malpli ol dekdu, kaj kontraŭ bona garantiaĵo: la “Chetties” portas malmulte da vestaĵoj, eĉ la plej gravaj estroj.

Estas tre bonaj ĉevaletoj, Angle “ponies,” alkondukataj de malproksimaj montaj kamparoj. Ili bone faras kurson, kaj unuj povas salti, portante plenkreskan viron, pli ol sia propra alteco. Ĉe la kursoj, la saltbaroj estas ofte konstruitaj de ananasoj, anstataŭ kotatero, pro ŝparemeco.

Tutmondo scias ke la floroj, nomitaj “orkido” sin produktas en Birmanujo.

Forirante de “Rangoon,” oni vojaĝas suden al insulo de “Penang,” kaj plie ne malproksime al “Singapore.”

Singapore” estas grandega kaj gravega haveno; ĉiuj ŝipoj irante de okcidento al oriento kaj kontraŭe tie enhaveniras. Enŝipigejoj kaj tenejoj okupas kvar aŭ kvin mejlojn da marbordo. Hoteloj estis indiferentaj: sed la Klubo estas tre komforta.

Kuŝante apud la Ekvatoro, la klimato estas unuforme varmega kaj malseka dum tuta jaro: pluvo falas preskaŭ ĉiutage. Estas multe da Ĥinoj, kaj Hindoj (Koringi). La komuna lingvo, inter multaj, estas “Malay,” kiu, kiel Hindustani en Hindujo, reprezentas tie nian Esperanton.

La maro estas punktata de insuloj.

En “Ĵava” kaj “Kambodja” sin trovas misteraj restaĵoj de antaŭa okupo de forgesita Hinda popolo: la vastaj ruinoj de “Borubuda” kaj “Angkor” pruvas gravan antaŭan civilizacion.

Vojirante sur Franca poŝtŝipo (sur kiu oni sin trovas tre komforta, kaj bone servata), oni atingas la proksiman Francan havenon de “Saigon.” La urbo kuŝas kvardek mejlojn de la enfluo de la granda rivero, la “Mekong,” de kiu la veturado ŝajnas facila, kontraŭ tiu de la “Ganges” al “Calcutta.” Multe da mejloj ĉirkaŭe streĉas plataj unuformaj rizkamparoj, famaj pro grandega raso de kuloj.

Respublika patramo penas forgesigi al gajaj Francoj ke “Saigon” ne estas Parizo, kaj ke la Teatro de Saigon ne estas la Porte St. Martin.

Ĉe fino de Oktobro, la klimato de “Hongkong” estas efektive malproksime de esti agrabla: estante varmega kaj malseka: tamen, en Decembro, estas vere agrabla. Dum la daŭro de la vojaĝo oni pasas multe da insuloj. Estas ĉie multo da Ĥinoj. Vasta estas la haveno, kaj plena da ŝipoj de ĉiuj nacioj.

La monto, nomita “Peak,” kiu sin levas poste de la urbo kaj meze de la insulo estas la sanigejo por Eŭropoj, kaj estas atingebla per ŝnurega relo, tre kruta. De la pinto, ĝuas oni belan vidon malsupren tra la haveno ĝis la Ĥinlando. Domoj, stratoj, k.c., estas bone konstruitaj. La tombejo “Happy Valley” kuŝas bele en arba valo.

Oni oferas kuriozaĵojn de Japanujo kaj Ĥinujo; sed oni devas esti singardema pri aĉetaĵoj sen konsilo.

De “Hongkong” oni vojaĝas al “Canton,” la granda ĉefurbo de sud-Ĥinujo: enŝipiĝinte sur rivera vaporŝipo, Amerike konstruita, de la enhavebleco po kvar miloj da vojaĝantoj, kaj da du miloj da “tons” de ŝarĝo, ni atingas “Canton” post dudekkvarhora vojiro.

La riverborda vidiĝo nin frapas per surprizo: ĉiam vasta popolaro loĝas sur boatoj, kunligitaj kaj alligitaj al bordo ŝnure. Por vendi, oni alportas per boatoj vivantajn fiŝojn, precipe grasigitajn karpojn, en traboritaj putoj tra kiuj fluas la riverakvo.

Estas necesege dungi gvidiston: certe, neniu volonte irus sole tra la mallarĝaj stratoj kaj aleoj, kie pasas kaj repasas tiom da malamikaj Ĥinoj kun minacaj vizaĝoj, kiuj foje insultas “alilandajn diablojn” per ofendaj ekkrioj.

La gvidisto provizas seĝojn kaj portantojn, por ĉiu persono: ne estas sendanĝere marŝi. La stratoj estas mallumigitaj per multe da elpendaĵoj de butikoj: homoj baldaŭ amasiĝas, kaj la gvidisto zorge vin forrapidigas. Sin trovas temploj (pagoda) Ĥinaj, ankaŭ la Katolika katedro. De tie al la ekzekuta loko; kie krimuloj estas turmentegataj kaj senkapigataj; tiamaniere ordinare estas tio ke neniu turnas sian kapon por rigardi.

Eble inter tia vasta loĝantaro, treega severeco estas tute necesa. Gepatroj kaj prapatroj estas rigardataj kun treega respekto: sekve, patromortiginto ricevas la morton per mil tranĉoj: escepte se, bonŝance, la cinabra krajono de la Imperiestro ĉe “Peking” elviŝas lian malfeliĉan nomon.

Sen bedaŭro ni turnas dorsojn kontraŭ la malaperanta vidiĝo, kaj post nelonge revenas ĉe Hongkong. Tie ĉi, la Hotelo estas rezone komforta; multe pli ol tiu en Hindujo, sed malpli ol tiuj en Japanujo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s