La Kensington Runŝtono

En 1898, en la kamparo de Minesoto, Usono, sveda enmigranto Olof Ohman pretendis malkovri antikvan runŝtonon. Sed multaj opinias, ke ĝi estas neaŭtentika …

Kioj Estas Runŝtonoj

Runŝtonoj estas grandaj antikvaj ŝtonegoj kiuj havas literojn tajlidajn en siaj antaŭoj. La tradicio ekzistis ĉefe de la 4-a jarcento ĝis la 12-a jarcento en Skandinavio, specife Svedo. Ili estis ofte faritaj kiel memoraĵo por famaj mortintoj. Sed estas ankaŭ kelkaj ekzemploj de runŝtonoj faritaj por aliaj kialoj kiel preĝoj, rakontoj aŭ amaj leteroj.

Ĉi tiuj ŝtonoj estas ĉefe grandega ŝtonegoj. La tajladoj estas literoj de runaj alfabetoj. Runaj alfabetoj konsistas el nelatinaj literaj uzitaj de la nordeŭropaj ĝermanaj popoloj.

La Kensington Runŝtono

La Kensington Runŝtono en 1910

La Kensington Runŝtono estas nomita por la proksima urbeto de Kensington, Minesoto. En 1898, Olof Ohman pretendis malkovri ĝin en la radikoj de arboj kiujn li dehakis sur sia bieno. La runŝtono estas peco de graŭvako de 202 funtoj kun tajladojn sur la antaŭo kaj la flanko. La skribaĵo priskribas la esploradon de skandinavaj esploristoj en la 14-a jarcento.

Antaŭe, ĝi legas:

Ok geatoj kaj dudek du norvegoj en esplora vojaĝo de Vinlando al la okcidenton. Ni havis tendaron apude du ŝeroj, unu tago da vojaĝo norden de ĉi tiu ŝtono. Ni estis [ekster] fiŝkapti unu tagon. Post kiam ni revenis hejmen, [ni] trovis dek viroj ruĝaj de sango kaj mortaj. AVM (Ave Virgo Maria) savas [nin] de malbono.

Kaj flanke:

[Ni] havas dek virojn apud la maro por prizorgi niajn ŝipojn, dek kvar tagojn da vojaĝo de ĉi tiu insulo. [En la] jaro 1362.

La Problemoj

La plej multaj spertuloj pensas ke la Kensington Runŝtono ne estas vera 14-a jarcenta runŝtono. Unue, aliaj homoj kiuj konis Ohman diras ke li mem tajlis ĝin. Lingvistike, kaj la vortoj kaj la gramatiko de la runŝtono enhavas trajtojn kiuj sole aperas en la modernaj skandinavaj lingvoj, ne en la 14-a jarcento. Eĉ la nombroj estas skribitaj en maniero ke ne konformas al tiu epoko. Laste, la arboj sub kie li trovis ĝin havis nur 10 al 40 jarojn. Sed la runŝtono havas pli ol 500 jarojn.

Tamen, ankoraŭ ekzistas komunumo kiu pensas ke la Kensington Runŝtono estas aŭtentika. Hodiaŭ, la Kensington Runŝtono estas montrata ĉe la Runestone-Muzeo en Aleksandrio, Minesoto.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s