Arto kiel Estetiko

La tipo de arto kiu interesas iun ajn rilatas multe al ilia vivostilo. Aŭ oni povus ankaŭ diri ke la vivostilo influas la tipon de arto kiu interesas iun ajn. Sed ambaŭmaniere, ili estas du aspektaj de io pli granda. Kaj la vivostilo kaj la muziko estas parto de pli granda estetiko.

Pensu pri la diferencoj inter la rokenrolo kaj la klasika muziko. La rokenrolo estas tre laŭta, ekspresa, agresa. Kaj tiel estas la vivostilo. Por homoj kiuj amegas precipe la rokenrolon, ilia ideala vivostilo estas tio de rokenrola muzikisto. Ili amus festi la tutan nokton, vesti freneze, kaj vivi ĉiu tago kiel ĝi estas la lasta.

Sed se oni pensas pri amantoj de la klasika muziko, ili diferas multe. La klasika muziko estas subtila, serena, kaj bonorda. Kaj tiel estas ĝiaj amantoj. Anstataŭ festoj, ili ĝenerale ŝatas la studadon. Anstataŭ frenezaj vestoj, ili preferas la formalaĵon. Kaj tiel plu.

Ĉi tiuj estas klare ĝeneraligo, sed ĝi ilustras tendencon. Eĉ se oni ne estas amanto de certa stilo, oni povas rimarki la diferencon de la ĉirkaŭaĵo kie la du tipoj de muzika aperas. Al koncerto de rokenrola muziko, estas agresa dancado kaj kriegado. La spektakloj estas ankaŭ ofte en taverno. 

Dume, al koncerto de klasika muziko, ĉiuj estas silentaj kaj sidigitaj, kaj ĉi tiuj koncertoj estas ofte en belaj teatroj. Ankaŭ la du tipoj konvenas al du diferaj agadoj. Oni tipike ne ludas rokenrolan muzikon kiam ili legas aŭ skribas. Sammaniere, nenio ludas klasikan muzikon por festi aŭ en taverno.

Ĉi tiu tendenco povas diri ion pri la arto. Tio estas ke la arto (diskutita ĉi tie nur kiel la muziko kaj la vivostilo) estas la idealo de ia tipo de estetiko. Pensu pri la rokenrola kanto de KISS, Mi Volas Rokenroli la Tutan Nokton. Ĉi tiu reprezentas pli grandan estetikon. Ankaŭ kun la vivostilo. La aspektoj de vivostilo kiel vestaro kaj kutimoj reprezentas ian specifan estetikon. Irante al tavernon ĉiu nokto estas parto de rokenrola vivostilo kaj estetiko. Kaj ĉiuj poemoj, pentraĵoj, dancoj, elfaroj de la sama temo ankaŭ reprezentas ĉi tiun estetikon. Ĉiuj tiuj reprezentaĵoj estas nur diferaj metodoj por reprezenti la saman estetikon.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s