La Vojo

de L. L. Zamenhof el Fundamenta Krestomatio Tra densa mallumo briletas la celo,Al kiu kuraĝe ni iras.Simile al stelo en nokta ĉielo,Al ni la direkton ĝi diras.Kaj nin ne timigas la noktaj fantomojNek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homojĈar klara kaj rekta kaj tre difinitaĜi estas, la voj’ elektita. Nur rekte, kuraĝe, kaj ne flankiĝanteNi iru la vojon celitan!Eĉ guto malgranda, konstante … Daŭrigi legi La Vojo

La Galanto

de Clarence Bicknell Je l’ vintromezo, kiam frost’ kaj ventoj batasSenĉese per sieĝo,Kaj la senviva ter’ por sunolum’ malsatas,Aperas unu flor’, Galanto! ĝi kompatas,L’ amiko de la neĝo. Ĝis nun homsango pro batal’, pro maljusteco,Kontraŭ al amoleĝo,La teron ruĝigadas; tial, per blankecoĜin benas la Galanto, floro da pureco,Spegulo de la neĝo. El la kovrilo sur la ter’, ĝi, senmakula,La sola floro reĝo,Leviĝas; kaj ekbrilas en … Daŭrigi legi La Galanto